Naturamika Kultursemajno 2022 en Katalunio

HeKo 772 1-B, 23 sep 21

Esperanta Naturamikaro intensigas la preparojn de la unua Naturamika Kultursemajno en Esperanto (NAKSE), planata ĉe Costa Brava komence de oktobro 2022. Post unua misio en Katalunio, kun esploro kaj decido pri la loĝiga servo, la sekretario de ENa ĉi-semajne plenumis duan en Barcelono, kie ŝi oficiale renkontis delegacion de la estraro de Kataluna Esperanto-Asocio, gvidatan de la prezidanto, s-ro Oscar Puig.

C-ino Manuela Blanco klarigis, ke ENa konsideras pli ol ĝentilaĵo informi la landan asocion pri la okazonta NAKSE. La estraro de KEA aprezis la sintenon kaj esprimis intereson pri la aranĝo, per demandoj kaj sugestoj pri la programo. Aldoniĝis informpetoj pri la konsorcio de la Esperanta Civito, kies membro estas ENa; c-ino Blanco rimarkigis la grandan engaĝon de la Esperanta Civito favore al la lingvaj rajtoj, kio ne trovas ekvivalenton en UEA, TEJO kaj SAT.

Dum sia restado en Barcelono la sekretario de ENa renkontis ankaŭ akademianon Javier Alcalde, kiu interalie akceptis la inviton prelegi dum NAKSE. Pli frue, survoje al Katalunio, c-ino Blanco faris privatan viziton en la madrida sidejo de Hispana Esperanto-Federacio, kies virtuala landa kongreso okazos post kelkaj tagoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.