Ne plu pakaĵoj al Usono ekde nun

HeKo 885 1-E, 28 aŭg 25

El landoj de Eŭropa Unio kaj najbaraj (ekzemple Svislando) ne plu eblas sendi pakaĵon al Usono, ekde ĉi tiu semajno, pro la akcizoj (fakte doganoj) postulataj de la usona registaro: tio signifas ke LF-koop ne rajtas plu sendi librojn, kaj probable la samo validas de Usono al Eŭropo. Bonŝance eblas sendi ankoraŭ leterojn, kaj probable la esperanto-periodaĵoj estas konsidereblaj kiel korespondaĵo. Esperanto USA tamen haltigis la abonperadon jam de la jarkomenco.

Ĉi tiu novaĵo markas la definitivan eniron en postglobalisman epokon, rimarkeblan de ordinaraj homoj kaj eĉ esperantistoj. Verŝajne ĝi efikas pli psikologie ol ekonomie en Esperantio, sed en komunumo kies kulturo dependas grandparte de la poŝto oni rimarkas tion pli ol aliloke.

La muroj kiuj leviĝas inter okcidentaj landoj (la brita secesio, la usona impostado) kaj Eŭropa Unio estas nur parte transsalteblaj per retpoŝto. Tiu ĉi eksterordinara situacio riskas des pli damaĝi internaciajn rilatojn. 

(G. Silfer, okcidenta legacio)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.