Ekzistas konekto inter la usona milita interveno en Venezuelon kaj la jam ĝenerala protestado en Irano: la unua ne hazarde koincidas kun la dua; sed pri tio vi povas legi aliloke, inkluzive de la konsekvencoj por islamismo unuflanke kaj Israelo aliflanke.
Ĉi tie ni ekanalizas la delikatan situacion de la esperantlingvaj komunumoj en tiuj landoj. Ĝi similas al tiu de aliaj militscenaroj kie situas ankaŭ esperantistoj kaj Esperantianoj, sed ne samas: en Ukrajno aŭ Kongolando, Rusio aŭ Israelo oni ne atendas baldaŭan renverson de la nuna registaro nome reĝimo. Kontraŭe, Irano situas sojle de revolucio, Venezuelo de io analoga: ambaŭkaze interna eksplodo.
Kiel kondutas diasporoj en tiaj situacioj? Individuoj klopodas migri, eĉ rifuĝi aliloken. Societoj petas helpon de eksterlande. Tiel ankaŭ por Esperantio, kies tradiciaj movadoj tamen estas malpli fortaj ol antaŭ trideko da jaroj, okaze de la milito en eksa Jugoslavio. La helpo ŝajnas dependi precipe de privataj iniciatoj, de rilatoj inter konatoj. Verŝajne pli efika asisto eblus, se ekzistus reala persekuto; sed persekuto bonŝance ne okazas jam.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto”
Aldonu komenton