Nia literaturhistorio dum studsabato en Stokholmo

HeKo 604 2-B, 19 jun 16

Studa Sabato ĉe la Norda Legacio de la Esperanta Civito en Stokholmo arigis kelkajn eminentajn esperantistojn, de en kaj de ekster Svedio: inter ili prof. d-ro Christer Kiselman, mag. Heidi Goes, poeto Jarl Hammarberg, redaktoro Bengt Olof Åradsson, kaj la muzikema Martin Strid, kiu proponis agrablan intermezon per siaj baladoj.

La seminario enfokusiĝis pri la historio de la esperanta literaturo, donante la okazon al ĝia gvidanto (d-ro Giorgio Silfer) prezenti dum kelkaj horoj dek unu jardekojn da poezio, prozo kaj teatro, tamen en maniero nek fragmenta nek supraĵa. “Mi miris, kaj admiris, la kapablon de la preleganto memori precize tiom da datoj, nomoj kaj titoloj” rimarkis s.ro Åradsson, ĉefredaktoro de “Dia Regno” kaj grafika redaktoro de “Homarane”.

Kompare kun aliaj prezentoj, surbaze de la verko “Historio de la esperanta literaturo” de Minnaja-Silfer, la kunaŭtoro enkondukis novaĵon: li longigis la kvinan periodon (1970-1993) ĝis 1996.

“La tri funkcioj de la lingvo (komunikilo, arta perilo, identigilo) estis agnoskitaj en kaj ekster Esperantio en malsamaj datoj. Se en 1887 jam la unuaj lingvouzantoj kredis en ĝia komunika valoro, la mondo akceptis tion nur post Bulonjo-ĉe-Maro, per la sepcento da artikoloj atestantaj la sukceson dum la unua internacia kongreso. Multe pli longa la distanco inter la agnosko pri esperanto kiel efektiva literatura lingvo fare de la esperantistaro (Barcelono 1909, okaze de la unuaj Internaciaj Floraj Ludoj) kaj de la ekstera mondo (Santiago 1993, okaze de la PEN-mondkongreso)”, konstatas c-ano Giorgio Silfer.

Kaj kio pri esperanto kiel identigilo? “Al tio ni alvenas per la Manifesto de Raŭmo, dum la unua, kvankam nerekta agnosko fare de la gaĝoj situas en la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, de 1996. Tial mi opinias ke indas bilanci la kvinan periodon de nia literaturo ankaŭ per tiu evento, rekte ligita al 1993: ja la Deklaracio fontis el la medio de PEN Internacia” konkludas la preleginto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.