Nin adiaŭis Licia, vidvino de civitano Pinelli

HeKo 850 7-C, 11 nov 94

Hodiaŭ forpasis Licia Rognini, vidvino de nia honora civitano Giuseppe Pinelli. Ŝi atingis la naŭdeksesan jaron en plena mensa lucido, kiel mi memoras okaze de vizito en ŝia hejmo antaŭ preskaŭ du jaroj.

Licia Pinelli loĝis en domo proksima al tiu kie mi naskiĝis, en la kvartalo de Pordego Romana, tuj ekster la suda bastiono de la antikva Milano. Tiu cirkonstanco rapide gvidis al reciproka simpatio. Ŝi montris fotoalbumon el la 1950aj, kun bildoj pri la epoko kiam esperanto estis por ŝi edzperanto. Reale ŝi neniam lernis la lingvon, nur renkontis Giuseppe en la unua, kaj sola, leciono kiun ŝi ĉeestis: la kurso okazis dimanĉe matene, sabato estis labortago; sed ankaŭ dimanĉo, pro la hejmaj okupoj ĉe la gepatroj.

En unu el la fotoj ŝi dancas kun la fianĉo. Mi rekonas la insignon ĉe lia jako, kaj klarigas ke temas pri verda stelo. Ĝis tiam ŝi ne konsciis. La lupeo pravigas min: dancofesto en Milana Esperanto-Klubo.

La lingvon ŝi uzis traduke de la edzo, nur por korespondado eksterlanden. Ankaŭ Giuseppe Pinelli multe korespondadis, precipe kun orientaj landoj. En 1978, dum la Universala Kongreso en Varno, bulgaro serĉis italon kaj demandis pri korespondanto en Milano, kiu de longa tempo ne respondis al liaj leteroj. Kiel nomiĝas tiu milanano? Jozefo. Jozefo kiu? Jozefo Pineli.

Adiaŭ, Licia, kaj dankon pro via kuraĝo. 

La Esperanta Civito kondolencas al la filinoj.

(Giorgio Silfer)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.