“Turismo kaj paco” estas la moto de la Monda Tago de Turismo, celebrita hieraŭ, emfaze pri la paciga potencialo de turismo. Sed ĉu la nune praktikata turismo povas valorigi tiun potencialon? Ĉu ne endas unue transformi turismon, kiel postulas de post multaj jaroj la Naturamikoj kaj aliaj NROj? Kaj ĉu antaŭ ĉio ne endas paci por igi turismon ebla?
La rolo de turismo kiel katalizilo de paco kaj kompreno inter la nacioj kaj la kulturoj, kaj en la procezo de reamikiĝo, fokusas en la Monda Tago de Turismo 2024, proklamita de Monda Organizo de Turismo. Estas demando pri turismo “sentema al paco”, kiel parto de socia transiro al kulturo de paco, kontribuonta al demokratizo de la socioj, internaciaj rilatoj kaj monda sistemo en si mem.
“La transformo de la nuna turismo estas antaŭkondiĉo por atingi la idealon de turismo “sentema al paco” laŭ MOT” diras Andrea Lichtenecker, direktorino de Naturfreunde Internationale, kies aktiveco RESPECT estas dediĉita de longe al la disvolvo de daŭrebla turismo. “Se oni volas valorigi la pacigan potencialon de turismo, turismo mem devas akcepti sian socian responson, garantii la respekton de la homaj rajtoj kaj serioze atenti la ŝirmadon de la naturaj resursoj en la turismaj cel-lokoj”. Tiel longe kiel la turisma disvolvo ne enfokusiĝos pri la enorma kresko kaj la maksimumigo de la profitoj, ĝi tute ne povos valorigi sian pacigan potencialon, sed iĝos mem (kiel “surturismo”) kaŭzo de regionaj konfliktoj, kiel pruvas lastatempaj bildoj de senesperaj loĝantoj en Barcelono, Hallstatt aŭ aliaj asiduaj turismaj celoj.
Inverse, paco estas nepra kondiĉo por turismo. La foresto de turistoj pro la perdo de sekureco kaŭzita de militoj akrigas la jam nestabilan situacion de la popoloj en multaj krizantaj areoj.
(tradukis Esperanta Naturamikaro)