Je la komenco de la Parlamenta sesio en Pavio, 29 decembro 2025, la Konsulino de la Esperanta Civito petis c-anon Giorgio Silfer prezenti laŭdacion pri c-ino Nicole Pairou x (1936[1983]-2024), artnome Nikolin”, kaj poste invitis la Parlamenton al minuta silenta kunstaro, kiun sekvis la unuaj strofoj de “Se kanto, jen kanto”, per la voĉo de Anjo Amika. Jen la teksto de la laŭdacio.
La famon ne brue, / nur poste, malfrue, / simile al eĥo de mortkrio / mallonga sciigo alportis: / “Majstrino mortis!”
La adapto de famaj versoj de Julio Baghy taŭgas por Nicole Pairou x (Peru”), artistino konata kiel Nikolin”, la plej aktiva kaj produktiva kantistino en esperanto, sojle kaj komence de la dua jarcento de nia lingvo. Civitanino Pairoŭ forpasis en Belgio la 21an de julio de la pasinta jaro, ĉirkaŭita se sia familio, kiu bedaŭrinde forgesis informi la eksterlandan esperantistaron.
Post memstara debuto per 45-turna disko en 1986a, LF-koop rimarkis kaj lanĉis ŝin per la kasedo “Invito al ĝojo” (1988a). Sekvis tre kreiva jaro 1989a, kun la kasedoj “Nur per amo” kaj “Jula lando”, la 33-turna disko “La Esperanto-knabino”, la muzika filmo “Kiam Parizo estis Parizo eĉ por ni esperantistoj”. Nikolin” produktis ĉe LF-koop ankaŭ lulkantan kasedon “Laŭ lula ondo” kaj kompaktan diskon “Inter du amsezonoj” (1993).
Dotita je nature ĉarma kaj freŝa voĉo, ŝi interpretis tekstojn tradukajn aŭ originalajn interalie de Georges Lagrange, Perla Martinelli, Claude Piron kaj precipe Giorgio Silfer. Ŝi kunlaboris ankaŭ por Esperanta Songazeto.
Post multaj sukcesaj prezentoj kaj turneoj, ofte organizitaj de LF-koop, ŝi komencis retiriĝi el la rivalto meze de la 1990aj. Ŝia lasta koncerto antaŭ esperantistoj estis anoncita por la inaŭguro de la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito en Bruselo (2015a), sed ŝi rezignis pro malsaniĝo.
Al ŝi ni dediĉas la funebran Civitan kanton, kiun memore pri nia forpasinta najtingalo ekludas ŝia kolegino Anjo Amika.
Aldonu komenton