HeKo 886 2-B, 5 sep 25
Usono neniam situis inter la ŝtatoj kritikendaj pro manko de esprimlibero, ĝis la PEN-mondkongreso hodiaŭ fermota en Krakovo, kiu aprobis diversajn rezoluciojn pri la temo, sub la premo de diversaj delegitoj (interalie la Verkistina Komitato, gvidata de usonaninoj) timantaj pri si mem: ne tiom pro ideologio, kiom pro diverseco (ekzemple malpermeso al bibliotekoj aĉeti librojn verkitajn de transgenruloj, pro “ŝtata sekureco”).
Legu pli en “Literatura Foiro” kaj en la diskutlisto Literator.
Komentoj
05a Sep 2025 Ven - 15h10
Esprimlibero mankas ne nur en Usono. Fakte ĝi mankas pli en Eŭropo kie homoj pli timas publike esprimi siajn vidpunktojn ol aliflanke de Atlantiko, kun escepto de Kanado kiun Justin Trudeau kondukis al ia speco de bolŝevismo. En Britio, ekzemple, miloj da novaj malliberuloj aperis en prizonoj en lastaj du jaroj ĉar tio kion ili diris ne plaĉis al la “maldekstra kaj progresema” registaro de Keir Starmer. En Pollando nun sub la reĝimo de Donald Tusk ni havas pli da politikaj malliberuloj ol antaŭe sub PiS de J. Kaczyński. Tamen antaŭe estis mode paroli pri tio, sed nun ne plu.
Aldonu komenton