PEN-Packomitata deklaro pri Katalunio

HeKo 660 7-B, 8 okt 17

Ni, la komitato de Verkistoj por Paco de PEN Internacia, esprimas nian profundan zorgon pro la eventoj kiuj damaĝis la esprimiĝon de la demokrata volo de la popolo okaze de la ĵusa kataluna referendumo. La scenoj de armitaj, maskitaj policistoj sturmantaj pacajn civitanojn de ĉiuj aĝoj devus esti motivo de honto por la Hispana Registaro, same kiel estas la manko de signifa respondo fare de la Konsilio de Eŭropa Unio.

Tiu agado estus skandala en ajna socio; tamen ĝi estas aparte ofenda en lando kiu fieris pri elmergiĝo kiel demokratio el la sombraj tempoj de civila milito kaj diktaturo. Kiel Verkistoj por Paco ni estas profunde zorgaj por ke la politikaj vundoj de tiuj jardekoj ne malfermiĝus ree.

Ni kondamnas la perforton uzitan de la fortoj de la hispana ŝtato kontraŭ la popolo de Katalunio, la 1an de oktobro 2017.

Ni kredas ke disputo inter registaroj neniam povas esti pravigo por deĉeni violenton kontraŭ pacaj civitanoj klopodantaj esprimi sian opinion tra voĉdonado. Eĉ ne povas tribunala ordono esti kaŭzo por la uzo de troa forto prevente al libera kaj legitima esprimo de malkonsento. Ni opinias ke en ĉi tiu kazo la uzita forto estis troa.

Ni postulas ke la rajto pri esprimlibero, plenumata tra voĉdonado, parolo aŭ skribo, estu respektata de ĉiuj branĉoj de ŝtata aŭtoritato. Ni apelacias al ĉiuj institucioj de Eŭropa Unio kaj specife al la Eŭropa Parlamento por ke ili atentigu Hispanion pri la limoj kiujn la Ĉarto de la Fundamentaj Rajtoj de EU kaj la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj devontigas en ĝiaj agoj.

(Marjan Strojan, prezidanto de la verkista Pac-Komitato de PEN Internacia)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.