La prezidanto de la Packomitato de PEN Internacia, Germán Rojas, en ĵusa deklaro memorigas pri la intelektuloj enprizonigitaj de la diktatura reĝimo de prezidento Nicolás Maduro; samtempe li kondamnas la militan operacon ordonitan de la usona prezidento Donald Trump, ĉar kontraŭa al la principoj de internacia juro.
“La diktatura naturo de la registaro de Nicolás Maduro, kiun mi kondamnis senhezite, neniel pravigas eksterulan intervenon en la internajn aferojn de Venezuelo, aŭ de ajna lando sur ĉi tiu planedo” asertas Rojas. “Kiel verkisto profunde engaĝita por demokratio, mi reafirmas mian aliĝon al la bazaj principoj de homa kunekzisto, kiel neperforto, la serĉo de pacaj solvoj en internaciaj disputoj, la respekto por suvereneco kaj teritoria integreco de la ŝtatoj, la malaprobo pri la uzo de forto kaj la kongruo kun la normoj de internacia juro”.