Piede de la Blanka Monto la Naturamika Semajno

HeKo 316 6-B, 28 nov 06

La Naturamika Semajno de Kultura Centro Esperantista estas la unusola ĉiujara naturamika kaj ekologia aranĝo en esperanto, kun internacia (eĉ interkontinenta) karaktero. Ĝin gvidas tre kompetente c-ano Francisko Degoul, agnoskita alpa gvidisto.

Post kvar jaroj en Grindelvado meze de julio, la Naturamika Semajno restas en la Alpoj, sed migras al la Blanka Monto, fine de aŭgusto. En vilaĝeto apud Chamonix, piede de la plej alta monto en Eŭropo, ekde sabato la 24a ĝis vendredo la 31a de aŭgusto 2007 eblos ekskursi en ĉarma montara etoso. La tranoktejo estas agrabla naturamika domo, kun unu-, du- kaj trilitaj ĉambroj. La panoramo estas vere pitoreska. La kostoj estos iom malpli altaj ol en Grindelvaldo, sed ne la komforto: eblos kaj mem kuiri kaj mendi maten- kaj vespermanĝojn.

Preparu la tornistron kaj la montoŝuojn! Informas KCE, cp 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando, tel. (41)32-9267407, <kce @ esperantio.net>. Limdato por aliĝo: fino de aprilo 2007 (sed KCE ne akceptas pli ol dek kvar partoprenontojn, do tuj aliĝu!).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.