Dum kvindek kvin jarkolektoj en “Literatura Foiro” aperis pli ol kvin mil unuoj, poezie kaj proze: tion, kaj multon pli, statistikas la ĵus ekfunkcianta fako LF-indekso, en la renovigita retejo de la revuo, kie ekde hodiaŭ eblas ankaŭ spuri ĉiun eron laŭ aŭtoro kaj titolo, sed ne nur — ekzemple oni malkovras ke LF publikigis tradukojn el pli ol kvindek lingvoj kaj dialektoj, kaj ke pli ol dekono de la revuo fontas el la verkemo de Giorgio Silfer.
La indekso ebligas la esploron ankaŭ laŭ tipologio: tiel oni malkovras ke originalaj prozo kaj poezio estas praktike samkvantaj (po preskaŭ sescent titoloj), ke oni faris centkvardekon da intervjuoj, ke oni recenzis pli ol okcent librojn, filmojn, muzikaĵojn.
La plurfacetan indekson realigis kaj aktualigas c-ano Alessio Giordano.