Pretas la sveda varianto de "Konciza kultura historio"

HeKo 725 4-B, 31 dec 19

Post la hispana (helpe de Maria Elena Ruiz Cruz) kaj la franca (helpe de Marie-France Conde Rey) estos la sveda la tria prespreta versio de “Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo”, verkita de Giorgio Silfer kaj tradukita de Bertil Nilsson, filozofo, filologo kaj historiisto.

Se la unuaj du lingvoj gravas por la medio de PEN Internacia, la tria utilas por la Nobel-komitatoj. Jam la duan jaron c-ano Silfer estas la sola esperanto-verkisto kiu kandidatas al la literatura Nobelo.

C-ano Nilsson verkis ankaŭ propran enkondukon, kiu emfazas la rolon de Lazaro Ludoviko Zamenhof, interalie antagonisme al la cionisma solvo de la “hebrea demando”. Pli grave, li resumas la diverĝon laŭ la historio de nia lingvo: “oni jam frue ligis malsamajn viziojn kaj esperojn al Esperanto. En okcidenta Eŭropo oni opiniis pli malpli evidente ke esperanto estu politike akceptita “helplingvo” instruata en lernejoj. La vorton “helplingvo” Zamenhof neniam uzis. Li vidis por la nova lingvo neniajn limojn de uzado. En orienta Eŭropo estis multe pli facile vidi ke same kiel popolo povas krei lingvon, lingvo povas krei popolon.”

Intertempe c-ano Fernando Pita eklaboras pri la portugala varianto de la sama verko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.