HeKo 544 7-B, 19 nov 13
Kiel nuna prezidanto mi transiras al la kompletigo de la mandato. Necesas atentigi ke tiu mandato daŭros tri jarojn, inkluzive de la jam plenumitaj. Ni do estos responsaj pri la jaro 2014, kaj en januaro aŭ februaro 2015 la Komitato estos renovigita. Tial la programo kiun mi proponas, ankaŭ nome de miaj koleginoj, estas la sama proponita en 2012.
En tiu ĉi programo ni havas kelkajn bazajn principojn, bazajn punktojn. Unuavice, ke Kultura Centro Esperantista estas transnacia establo. Ĝi situas en Svislando, kiel situas en Svislando multaj grandaj konzernoj, sed simile ĝia horizonto ne estas pure svisa. Ĝia horizonto estas transnacia, ĝia klientaro estas plejparte eksterlanda, kvankam ni volonte havas subtenon kaj bazon ankau en Svislando, kie KCE ĝuste naskiĝis. Do tiu estas la unua baza principo: nia horizonto strategia ne limiĝas je la Ĵurasa montaro, aŭ la Alpoj, aŭ je la Lemana lago, kvankam tie okazas gravaj internaciaj eventoj.
La dua elemento, kiu karakterizas nin, estas la koncepto de ĉi tiu domo. Ni konsideras ke la E-Domo ne estas celo, sed estas rimedo. Tial ni klopodas eviti la bedaŭrindan sorton de Greziljono, kie iom post iom la zorgo pri la kastelo kaj la parcelo fariĝis tiel grava kaj prioritata, ke la granda plejmulto de la energioj, je certa punkto eĉ la tuto de laborfortoj, estis dediĉitaj al la flegado de la kastelo. Ni volas ke la domo funkciu kiel rimedo. Rimedo por financi la domon mem, kaj la aktivecon de KCE. Rimedo por gastigi tiun aktivecon, kaj la aktivecon de aliaj societoj, kiuj bonvolas kunlabori kun ni. Rimedo por esti ekzamena centro pri esperanto kaj el tio kunlabori en la kadro de tegmenta asocio, kiu estas ALTE, en Kembriĝo. Rimedo por kooperadi kadre de transnacia cirkvito: la Pakto por la Esperanta Civito. Cirkvito kiu honoras nin per la fakto, ke kelkaj societoj ĝuste en Ĉaŭdefono havas sian juran sidejon kaj luas lokalon ĉi tie, ekzemple Kooperativo de Literatura Foiro, eĉ KCE-apoganto, paginte 720,- frankojn jare. Kaj la rimedo por okazigi kongresojn, konferencojn, kursojn, simpoziojn. Ĉi tie ni kupliĝas al alia principo.
Kompreneble, ni ŝatas havi komencantojn, kaj principe ĉiu nia gasto, ĉiu nia luanto estas komencanto, ĉar ni vendas la E-gramatikon al ĉiu luanto. Ni ŝatas la komencantojn, eĉ ni volas ke komencanto kiel Elisabeth estu en la Komitato, por ke la komencantoj kresku al progresantoj, kaj poste al perfektuloj. Do, ni certe okazigas kursojn por komencantoj kaj por progresantoj. Relative ofte okazas individuaj A, kuplitaj ankaŭ al staĝoj, kiujn faras diversaj personoj ĉi tie. Aliflanke ni aparte flegas la C-gradon. Tio estas la konsekvenco de la evoluo de la socio ĝenerale. Hodiaŭ estas pli facile lerni esperanton aŭtodidakte per la reto, do praktike la demando pri fundamenta lernado ne plu bezonas tian respondon, kiel antaŭ dudek jaroj. Tamen mankas la lokoj, kie perfektiĝi. Kaj ĝuste ni celas esti tia loko, kien oni venas por perfektiĝi, rilate la lingvon, ĝian kulturon, rilate ĝian historion. Ni sidas en Esperanto-Centro kompreneble, sed ankaŭ Esperantologia Centro. Tial KCE aparte favoras la okazigon de aranĝoj de certa nivelo. Ni pli celas la kvaliton ol la kvanton, ankaŭ ĉar la restadlokoj estas ne multaj. Siatempe ekzistis sep domoj kaj multaj personoj povus loĝi en sep domoj: oni planis cent okdek litojn. Nun ni povas proponi nur dek procentojn de tiu kvanto, inkluzive de alia apartamento, kiu ne estas en proprieto de KCE, sed en proprieto de LF-koop. Ni ne povas havi grandiozajn aranĝojn. Se ni okazigas kongreson, kiel antaŭ dek jaroj la SAT-Kongreson, ekzemple, ni devas apogi nin al hoteloj kaj al aliaj infrastukturoj. Bonŝance, ni havas praktike kongresejon je du paŝoj, ĉar la liceo, posedas bonegan teatron-kinejon, kun podio kaj kun tricent sidlokoj, ekzistas studenta bufedo, taŭga por servi samtempe cent sesdek personojn; ekzistas klasĉambroj, kie povas kunveni la laborgrupoj, la studgrupoj de la kongreso, kaj ĉio ĉi je nur cent metroj de ni kaj je kvindek metroj de la Esperanto-verdejo, kiu ĝuste estis inaŭgurita konsekvence de tiu kongreso. Fakte la plej granda internacia E-kongreso, kiu okazis en Ĉaŭdefono ĝis nun.
Ni havas planojn ambiciajn pri aliaj kongresoj. Kaj tiuj estis jam anoncitaj en la pasinta Asembleo. Per tio mi esperas ke mi kaptis sufiĉe da atento de via flanko. La parolo estas nun al la Asembleo.
(Giorgio Silfer)