Raŭmisma radiointervjuo pri Pac-Nobelo

HeKo 342 7-B, 22 nov 07

Du svisaj parlamentaninoj (socialdemokrata kaj verda) rezidantaj en kaj apud Ĉaŭdefono subskribis kandidatigon de Universala E-Asocio por Pac-Nobelo. Regiona radio hodiaŭ serĉis E-istojn kaj tuj trovis la adreson de KCE. Jen resumo de la intervjuo, fakte raŭmisme respondita.

D: La propono koincidas kun la centa datreveno de la E-lingva komunumo, ĉu ne?
R: Verdire la E-lingva komunumo naskiĝis iom pli frue: imagu ke en 1896 okazis la unua teatroprezento en nia lingvo. Tamen en aprilo 1908 en Ĝenevo Hector Hodler, filo de la fama pentristo Ferdinand Hodler, fondis gravan internacian asocion: Universala E-Asocio.

D: De kie originas esperanto mem?
R: Orienta Eŭropo. La iniciatoro estis Lazaro Ludoviko Zamenhof, ruslingva judo kiu vivis plejparte en Varsovio, kiel kuracisto. Esperanto naskiĝis en mondoparto kiu estis/as vera mozaiko de popoloj, lingvoj, alfabetoj, religioj: areo tre sentema al la interkulturaj problemoj de la komunikado.

D: Kiel Esperanto trovis sian vojon al Svislando?
R: Tiurilate la plej fekundaj terenoj estis la ĵurasa arko kaj Ĝenevo, la urbo de la Ruĝa Kruco, urbo kun kosmopolita alvokiĝo. Ni menciis jam Hector Hodler: necesas citi almenaŭ du aliajn nomojn. La unua estas Edmond Privat, samgimnaziano kun Hodler, ankaŭ el Ĝenevo: li estis la svisa amiko de Gandhi, kaj vera apostolo de la pacifismo. La dua estas Pierre Cérésole, fondinto de la Internacia Civila Servo, kaj ankaŭ engaĝita E-isto. El tiu romanda medio precipe disvolviĝis la svisa Esperantio.

[demando/respondo pri la vortaro kaj strukturo de la lingvo]

D: Esperanto naskiĝis por esti universala, sed hodiaŭ la universala lingvo estas la angla. Ĉu tio ne ĝenas vin?
R: Se temas nur pri komunikilo, la homaro utiligas nacian lingvon laŭ la epoko: hieraŭ la francan, hodiaŭ la anglan, morgaŭ eble alian. Sed lingvo esprimas ankaŭ identecon, esprimas certan mondpercepton: kaj evidente naciaj lingvoj priskribas la mondon nacie, kaj ne universale. En tio neniu povas superi esperanton, kies facileco akcelas la universalecon. Do por respondi al via preciza demando: ne, la angla ne ĝenas nin. La angla ne estas malamiko, same kiel interpretistoj kaj tradukistoj ne estas niaj malamikoj: temas pri personoj kiuj ankaŭ laboras por la internacia komunikado, sed alinivele.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.