Renovigo de la Kortumo por 2026-27

HeKo 860 7-C, 7 jan 25

La Forumo de la Esperanta Civito, kunsidonta en Malago (Hispanio) la 31an de marto 2025, interalie elektos per sekreta baloto la Kortumon por la mandato 2026-27.
Krom en kazo de skriba rezigno, komunikenda al la Konsulo ĝis la 28a de februaro 2025, ĉiu eliranta (vic)kortumano aŭtomate rekandidatas.
Aliaj kandidatigoj estas skribe anoncendaj al la Konsulo fare de ajna paktinta establo ĝis la 28a de februaro 2025. La kandidatoj devas havi la esperantan civitanecon kaj prefere havu sperton pri juro.
La nomoj de la kandidatoj estos afiŝitaj en la oficiala organo de la Esperanta Civito.
La membroj la Kortumo (justica povo) rajtas esti nek parlamentanoj (leĝodona povo) nek membroj de la Kapitulo (ekzekutiva povo). Eblas kandidati kvankam parlamentano aŭ kapitulano, sed la demisio estos deviga kaze de elektiĝo.
La Forumanoj ne partoprenontaj fizike en la parlamenta sesio rajtos voĉdoni per poŝto. Ĉiu paktinto havas nur unu voĉon: se la du koncernataj forumanoj ne konsentas pri nomoj, ilia voĉo estas sindetena

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.