HeKo 907 8-B, 23 aprilo 26
C-ano Bertil Nilsson heredigis al la Esperanta Civito sian privatan bibliotekon, konsistantan el tri libraroj: la esperanta, la plurlingva pri religioj (li estis profesoro pri historio de religioj) kaj diversa en la sveda; ĉio situas ankoraŭ en lia domo proksime al Stokholmo.
La Norda Legacio, de li komisiita pri la transdono, zorgos pri la livero de la unuaj du libraroj al Skandinava Esperanto-Domo en Lesjoforso. Tie la esperanta restos ĉe Esplora Instituto de Esperantologio, dum tiu pri religiaj sciencoj restos ĉe Hilelista Esperanto-Komunumo (se ĝi estos registrita en Svedio). Pri la diversa svedlingva devus okazi decido.
La transdono efektiviĝos laŭeble en la venonta somero.
— Norda Legacio