Ĉu la situacio en la Sankta Lando reaktualigas la proponon de Lazaro Ludoviko Zamenhof por solvi la hebrean demandon, alternative al cionismo? La vastigo de la milito el Israelo (kie loĝas vicprezidanto de UEA) al Irano, islamigita socio kun la plej forta esperantlingva komunumo (estas iranano la prezidanto de ILEI) pli kaj pli vekas zorgojn pri la esperanta diasporo mem.
Por diskuti pri la supra temo, laŭ sugesto de la paktinta establo Hilelista Esperanto-Komunumo, la Konsulino de la Esperanta Civito kunvokis senatokonsulton por 2 julio 2025, je 10h00 mezeŭropa, laŭ la artikolo 28 de la Senata Reglamento:
1) Senatokonsulto estas telematika kunsido de la Senato, pri unu kaj klare indikita temo, sub la kunordigo de la Konsulo. 2) La Konsulo vokas al senatokonsulto, devige laŭ peto de senatano, libervole laŭ peto de ajna civitano. Li enkondukas la diskuton, fiksas la limdaton por la sinesprimoj kaj eltiras la konkludojn. 3) La rajton partopreni kaj la devon interveni havas nur la senatanoj.
La konsulto okazas ĉe la Senato anstataŭ la Forumo, ĉar nur la Senato pritraktas geopolitikajn temojn, dum la Forumo principe okupiĝas pri la koherigo de la Civito kiel konfederacio de paktintoj.
Komentoj
L.L. Zamenhof estis cionisto kaj forlasis la movadon nur formale ĉar la Monda Cionista Kongreso ne akceptis lian inventaĵon — la planlingvon Esperanto — kiel la oficialan lingvon de la cionistoj. L. L. Zamenhof fakte restis cionisto ĝis sia morto en 1917. Liaj pli postaj ideoj Hilelismo kaj Homaranismo estis la rezulto de lia malsukceso en la cionista movado.
Kronologie, Zamenhof retiriĝis de la aktiva cionismo antaŭ la publikigo de la Unua Libro. En 1901 li presigis sian broŝuron “Gilelizm”, kiun li dissendis nur al ruslingvaj judaj esperantistoj, inkluzive de A. A. Kofman, al kies respondo Zamenhof reagis per la fama dua Odesa Epistolo. Pri hilelismo (jam rebaptita kiel homaranismo) kontraste al cionismo Zamenhof klarigis en la intervjuo farita de rabeno Izidoro Harris, en “The Jewish Chronicle”, 1907. La milde cionisman iniciaton de Hebrea Esperanto-Asocio li kondamnis en 1914, rifuzante membrecon kaj honoran prezidon.
Longan tempon en mia juneco mi estis varmega “sionisto”. Mi laboris energie por tiu ideo, mi fondis sukcese la unuajn grupojn sionistajn. Post tri-kvar jaroj de energia laborado por la sionismo mi venis al la konvinko, ke tiu ĉi ideo kondukos al nenia celo kaj tial mi forĵetis ĉi tiun ideon; kiam en 1897 naskiĝis la granda sionista movado aranĝita de Herzl, mi jam ne povis aliĝi al ĝi. Sed eĉ tiam, kiam mi estis flama sionisto, mi neniam ĉesis revadi kaj laboradi por la ĉefa mia ideo (unuigo de la homaro). Mi esperis ke, kiam mia popolo akiros iam sian antikvan hejmon kaj feliĉecon, ĝi plenumos kun sukceso tiun sian historian mision, pri kiu revis Mozeo kaj Kristo, kaj vole-ne-vole ĝi devos fondi popolon kaj landon idean, neŭtrale homan kun neŭtrala sengenta lingvo kaj neŭtrale-homa filozofie-pura religio, kaj plenumiĝos la vortoj de la Biblio, ke ĉiuj popoloj venados Jeruzalemon por adoradi la unu kaj solan “Dion”, kaj Jeruzalemo fariĝos centro, kiu frate unuigos la tutan homaron…
Antaŭ la senatokonsulto utilas (re)legi la sekvajn tekstojn:
https://www.esperantio.net/rezolucio-pri-palestino
https://sezonoj.ru/2023/11/israelo-4/
https://uea.org/aktuale/komunikoj/2023/Kontrauxmilita-porpaca-deklaro-de-UEA-TEJO-kaj-ILEI
https://eo.mondediplo.com/2024/05/article3199.html
La temo de la senatokonsulto estas la hebrea demando. Evidente (kaj tragike) la hebrea demando ne prezentiĝas plu kiel en la zamenhofa epoko. Ĝi prezentiĝas, al la hebreoj mem, kiel dilemo inter du polusoj: Israelo kaj la diasporo; aŭ eĉ tri: Israelo, la diasporo en Usono, la diasporo aliloke (precipe en orienta Eŭropo). Ĉu la hebreeco (kaj la simpatio al la hebrea popolo) devas laŭnature kongrui kun la interesoj de Israelo? Analoge oni povus sin demandi: ĉu la esperantismo devas laŭnature kongrui kun la interesoj de Roterdamo? Al la analogio oni povus jam facile respondi ke ne: UEA/TEJO mem konscias pri tio, post la likvido de la Centra Oficejo, kaj des pli konscios, kiam iĝos evidente ke la Universalaj Kongresoj (kaj la Junularaj) altiras ne multe pli da homoj ol Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio. Sed kion respondi zamenhofece al la unua ĉu-frazo? Jen la temo de la senatokonsulto.