"Sur la marmorklifoj" prezentita en Berlino

HeKo 403 6-B, 18 sep 09

Okaze de kvalite tre sukcesa “ĵaŭda rondo” ĉe la Esperanto-Domo en Berlino estis hieraŭ prezentita la verko de Ernst Jünger “Sur la marmorklifoj”, per la traduko de sen. Bertil Nilsson, kun postparolo de c-ano Tomasz Chmielik kaj grafiko de sen. Perla Martinelli. La prezenton faris sen. Giorgio Silfer, nome de la Esperanta PEN-Centro.

Kvankam LF-koop eldonis la libron jam antaŭ kvar jaroj, la prelego de Giorgio Silfer estis aparte aktuala, ĉar ĝi koincidas kun la 70a datreveno de la krevo de la dua mondmilito. La prelegisto interalie komparis la kulturan kaj politikan rolon de Ernst Jünger al tiu de Gabriele D’Annunzio, pro ties rilatoj kaj al la arta uzo de la lingvo kaj al la milito kaj al la faŝismo en la propra lando.

En la diskuto pluraj alportis interesan kontribuon per sia persona sperto, kaj la debato enfokusiĝis ne nur al la libro, sed ankaŭ al la demando pri la germana identeco kaj la pezo de la pasinteco en la rilatoj inter la postmilitaj generacioj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.