En la aprila numero de Literatura Foiro, la 334a, la revuo ekvilibre dozas beletron kaj eseojn; la legantoj trovos fragmentojn de klasikaj verkoj, kiel la romano Unu, neniu kaj cent mil de Luigi Pirandello (tradukis Carlo Minnaja), kune kun profundaj recenzoj pri lastatempaj literaturaj eldonaĵoj (Epistolo al Philémonos de Vinko Ošlak, Ekster la limo – antologio pri la apokrifaj evangelioj tradukita de Gerrit Berveling, Inkaj pensoj de Tiberio Madonna).
Aparte menciinda estas la jara serio pri radiofonio en esperanto, kiu en ĉi tiu numero pritraktas la fascinan historion de Verda Stacio per eseo de Giorgio Silfer bazita sur raraj dokumentaj referencoj. Krome, ni prezentas artikolojn pri muziko kaj kino, inkluzive retrospektivon pri Mike Oldfield aŭtoritan de Juan García del Río kaj la lastan filmon de Edward Berger, Conclave (2024), per recenzo de Giorgio Silfer. Krome, la emerita Konsulo prezentas omaĝe al Claude Gacond funebran oracion: Aŭtenta disĉiplo de Edmond Privat.
Uverture malfermas la numeron poemon de Jado, pseŭdonimo de Wei Yubin, ankaŭ aŭtoro de eseo pri la interkultura dialogo inter Ĉinio kaj Eŭropo. Per originalaj rakontoj kontribuas Julian Modest (La bronza junulino) kaj Yin Jiaxin (Dungiĝo), dum Perla Martinelli dediĉas artikolon pri la vivo de Edith Bruck. Fermas la numeron raporto de Nataniel dos Santos Gomes kaj Natania Aparecida da Silva Nogueira pri la bildstria festivalo de Angulemo, planlingvistika analizo de Tiago Pitta pri la videoludo Kantoj de Sennar kaj dua parto de kulturpolitika esploro de Alessio Giordano pri movadaj kaj mikrosociaj trajtoj en la historio de esperanto.
Organo de Esperanta PEN-Centro kaj de LF-koop, fondita en 1970, la revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro, ĉefredaktas Perla Martinelli, vicĉefredaktoro Alessio Giordano.
Abonoj eblas tra kulturservo.esperantio.net aŭ www.literaturafoiro.com
(lofo)