Szathmári, floroj, Istanbulo, muzeo, koncerto de JoMo

HeKo 848 8-B, 24 okt 24

Post la hieraŭo dediĉita al ekskursoj, hodiaŭ NAKSE revenis al prelegoj, kiuj tuŝis plej varian temaron: esperanta literaturo, botaniko, Istanbulo, la esperanto-muzeo en Katalunio. Por konkludi vespere per la koncerto de JoMo.

C-ano Giorgio Silfer, kiu konis lin persone, parolis pri Sándor Szathmári kaj specife lia romano “Vojaĝo al Kazohinio”. En vasta kadro de kompara literaturo, prof. Silfer demonstris kial tiu romano reprezentas laŭ graveco la prozan ekvivalenton de “La infana raso” en poezio, en la originala esperanta literaturo post la dua mondmilito. La verko meritas tradukon al fremdaj lingvoj, la franca pretas por publikigo. Inspirinto de Szathmári, krom Jonathan Swift per Gulivero, estis Frigyes Karinthy, esperantano, kiu reprezentis la hungaran PEN ĉe verkistaraj mondkongresoj.

Grava romano, kiu eble iĝos klasikaĵo en la turka literaturo, estas ankaŭ “Istanbul” Istanbulo” de Burhan Sönmez, nuna prezidanto de PEN Internacia. C-ano Alessio Giordano prezentis la prespretan verkon, eldonotan ĉi-jare de LF-koop.

Floroj (ne ĉiuj) estas manĝeblaj kaj eĉ bongustaj, atestis c-ano Normand Fleury, kun pli ol profesia sperto. Ne nur la naturo, sed ankaŭ la etoso gravas: la kanadaj kabanoj kie printempe oni distilas mielon el acero kaj ĝiaj festenoj allogis la publikon.

La historio de Hispana Esperanto-Muzeo en Sankta Paŭlo de Ordalo, nun proprieto de la loka civito, vekis la intereson danke al prelego de c-ano Rubèn Fernández. La muzeo (fakte biblioteko kaj hemeroteko) fariĝis arkivo, kiun postkonference vizitos kelkaj partoprenantoj.

Kion diri pri la arto de c-ano Jean-Marie Leclerq, pseŭdonime JoMo? Li estas unika solisto por la esperanto-kanzono, kies poliglota fono iom post iom elstarigas nian pop-tradicion. Kompreneble la prezentoj de JoMo rapide stimulas al dancado.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.