Tago de Verkistoj por Paco

HeKo 325 4-B, 3 mar 07

Ekde la 48a PEN-mondkongreso en 1986, la Tria de Marto estas la Tago de Verkistoj por Paco. Perspektive al la baldaŭa internacia konferenco en Bledo, kie kunvenos ankaŭ la verkista pac-komitato, indas rememori la aktivecon de PEN-Klubo en ĉi tiu kampo, ekde kiam la esperanto-centro partoprenas en la pac-komitato mem.

La verkistaro de multaj jaroj interesiĝas pri la situacio en Palestino, strebante dialogon inter la artistoj de ambaŭ popoloj en konflikto. La rezultoj estas magraj, sed almenaŭ ekzistas loko, kie israelaj kaj palestinaj intelektuloj volonte interparolas.

Pli profunda, pli intensa, sed ankaŭ pli mallonga, estis la sezono ligita kun la milito en eksa Jugoslavio. Jam ekzistis diversaj PEN-centroj, laŭ la respektivaj lingvoj kaj literaturoj, kiam Jugoslavio diskrevis. Tiuj verkistoj kutimis kunlabori inter si, kaj samtempe ili ludis prestiĝan rolon en la socio. Tio rezultis tre utila en la 1990aj. Ĝenerale, PEN Internacia faciligis la akcepton de la novaj realaĵoj, tiel ke eblu interrilati trans la novaj ŝtataj limoj.

La akcepto de novaj PEN-centroj el militareoj (kiel la ĉeĉena) emfazis la inklinon subteni la dialogon kaj la strebadon al la paco tra la prioritata agnosko de la loka memdeterminado.

Kiel kandidato al la internacia sekretarieco en 2004 (kiam li ricevis 40% de la voĉoj), Giorgio Silfer enkondukis la ideon, ke PEN Internacia partoprenu en projektoj de pac-gardado, kadre de UN kaj Unesko. Sed la propono ĝis nun ne estis valorigita.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.