Por dudek estraranaj postenoj estis dudek ok kandidatoj en la Konferenco de Neregistaraj Organizoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, fine de oktobro 2025 okaze de la ĝenerala Asembleo de ĉi tiu sendependa, internacia membrara asocio fondita en 1948 kiel INRO kun ĝenerala konsulta statuso ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN.
Favorate de la malmulteco de kandidatoj, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo sukcesis atingi unu el la dudek postenoj. La sukceso kongruas kun la taktiko inaŭgurita de Humphrey Tonkin ĉe UN, post la epoko de Ivo Lapenna: ne tiom insisti pri la adopto de esperanto kiel laborlingvo, kiom trovi spacon por UEA inter gravaj INROj. Taktiko tre longa perspektive, kaj supozanta ke UN longe daŭros.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2371
Aldonu komenton