Iom post iom difiniĝas la taĉmentoj batalantaj pri la roterdama sidejo de la Universala kaj de ĝia junulara sekcio. La opozicio signife kreskis dum la lastaj semajnoj, precipe pro la subteno de d-ro Francois Lo Jacomo (interalie sekretario de la Akademio de Esperanto, kies adreso situas ankaŭ en Nieuwe Binnenweg 176, tiel ke AdE ŝajnas nur subkomitato de UEA). Aldone la kampanjo de nordeŭropa skandalgazeto kontraŭ la estraro kaj specife ĝia vicprezidanto Fernando Maia, ĉefa celtabulo de la bullerismo.
Grava kaj eble decida helpo favore al la vendo de la simbole, aŭ nun diab(o)le, signifa fe/fi-domo nun venas el TEJO mem, kies du reprezentantoj en la UEA-Komitato (Hans Becklin kaj Karina Oliveira-Lehtila) oficiale deklaras: “Spertinte klaran komunikadon kun la estraro de UEA, nia estraro raportas, ke ĝi ne kontraŭas la vendon de la domo se ĝi daŭre estos informita”.
Tiu fina “se” ŝajnas rilati al la spaco disponebla en la restanta nemoveblaĵo samstrate, la (eksa) barbirejo, en kies areo (egala al malpli ol dekono de la vendota) koncentriĝus la restanta stumpo de la Centra Oficejo, nun fakte ofiTEJO. La jura sidejo de la Junulara certe restos en Nederlando, tamen la du gekomitatanoj en sia deklaro atentigas ke “manke de komuna laborspaco en la komuna stabejo por subteni la volontulan programon, TEJO analizos la situacion kaj serioze pripensos diversajn opciojn, inkluzive de la luado de spaco en alia lando de Eŭropa Unio”.
Antaŭ tri jaroj la Esperanta Civito pretis disponigi tian spacon senpage por TEJO-volontulo en Bruselo, ĉe sia okcidenta legacio; sed la propono ne konkretiĝis ĉar, krom la senpaga luo, TEJO volus ricevi milon da eŭroj monate: eble nun la kondiĉoj ne estos la samaj, el ambaŭ flankoj.