“La Estraro de UEA pardonpetas al tiuj niaj membroj, kiujn ofendis kelkaj vortoj kaj esprimoj uzitaj de intervjuito en la novembra numero de la asocia organo. Kvankam ni ja subtenas la liberan esprimadon de opinioj, kontribuoj al nia revuo estu konstruaj kaj respektemaj, ankaŭ kiam temas pri kritiko. La intervjuo ne spegulas la sintenon de la Asocio, kaj ni sincere bedaŭras la eventualan ĝenon al la koncernatoj, niaj fidelaj membroj kaj kunlaborantoj.”
La supra deklaro aperas en la unua paĝo de la marta numero 2017, la lasta pri kiu responsas la UEA-vicprezidanto. Pri la novembra numero (inkluzive de la intervjuo) responsis Attila Kaszás, maldungita en decembro 2016. Post trimonata provizora redaktado fare de s-ro Stefan MacGill, ekde aprilo la revuon kunredaktos ges-roj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova en Moskvo.
En la sama marta numero (paĝo 55) aperas ankaŭ ĉi tiu deklaro:
“Por pravigi la krudan opinion en la intervjuo aperinta en la novembra numero (paĝo 225) minimume necesus, ke estu aperinta historio pri la Esperanta literaturo, pli bona ol tiu de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, al kiu nia komisiono atribuis sian premion post matura pripensado.”
Subskribis Ulrich Lins, István Ertl, Shi Chengtai, por la Juĝkomisiono de Fondaĵo Antoni Grabowski.
Komentoj
La pardonpeto de la estraro de UEA ne estis al Minnaja kaj Silfer, sed al “niaj membroj” kiuj estis Carlo Minnaja kaj Renato Corsetti, same insultitaj de Jorge Camacho en la menciita artikolo. Bedaŭrinde Giorgio Silfer ne estas membro de UEA, tiel li ne rajtas akapari al si pardonpeton kiu ne estis direktita al li.
Por kompletigo: mi ne “akaparis” la pardonpeton, ĉar mi ĉiukaze ne akceptis ĝin. Notinde: la UEA-organo plu reklamas la insultinton, ĉar nek mencias la nomojn nek aperigas la portretojn de la insultitoj, sed jes la nomon kaj la portreton de la insultinto.