Delonge kuras onidiroj, [ankaŭ] en HeKo mem, pri la krizado kaj eĉ agonio de UEA. Tamen al ĉi tiu civitano partopreninta la Universalan Kongreson en Bruno (aŭ Burno aŭ Brno) tiuj prognozoj ŝajnis sufiĉe troigitaj, se juĝi laŭ la UK mem. Bone impresis la detala organizado, la bunta programo, la komforta gastigo en studenta gastejo, la granda partoprenantaro. Jen montreto de la penego investita en ĝia preparado tra la tuta urbo: turismanta sola en hazarda muzeo (la Subtera Labirinto) kaj senespere petinta esperantan version de la gvidilo, mi ricevis tradukon de ĝi!
Aliflanke, indus distingi inter UEA kaj UK. Ĝis 1933 UEA ne respondecis pri la UK, kaj la unuaj 25 praktike organizis sin mem danke al internacia kongresa komitato. Sekve, sukcesa UK spegulas ne tiom la internan staton de UEA kiom la bonfarton de la tradicia esperanta movado mem, kaj eblas imagi UKojn kaj movadon postvivintaj la malfondon de UEA.
Kia do estas la nuna stato de tiu movado? Denove, ĝi ne aspektis tiel mortanta, malgraŭ la veaj alarmoj de kelkaj publikigaĵoj [interalie] en HeKo. Eble la plimultaj TEJO-anoj estis en Indonezio, sed videblis multaj junuloj en la koncertoj, kaj ili multe intervenis en Telegramo, improvizante propran programon. Ankaŭ abundis la pli aŭ malpli balbutantaj komencantoj, por kiuj la ĉefurbo de Esperantujo estas ankaŭ ĝia enirpordo. Nova sango do daŭre fluas en tiun movadon, kaj la ideo ke ĝi malaperos en iu fina venko de raŭmismo tiel ke la Civito heredos la mondon ŝajnas iom fantazia. La tradicia movado ne estingiĝos tiel simple, kaj la Civito devas pli funde ol ĝis nun pripensi, kiaj estu niaj rilatoj kun ĝi.
Necesas ankaŭ noti, ke la karaktero de tiu movado ne plu estas ekzakte kia ĝi estis kiam niaj veteranoj rompis rilaton kun ĝi. En la Solena Fermo, la nova prezidanto admonis la esperantistojn ne plu paroli pri la fina venko de Esperanto, sed pri “la fina venko de la homaro”. Ankaŭ, malmultaj ŝajnas havi esperon ĝisvivi la anstataŭigon de la angla per Esperanto. Proponantoj de tipaj finvenkismaj agadoj kiel “Eŭropo, Demokratio, Esperanto” ŝajnis konsciaj pri sia minoritateco kaj eĉ vekis kompaton antaŭ la skeptikemo de la aŭskultantoj, dum ĉe la junuloj la ludaj kaj hedonismaj kapabloj de Esperanto montriĝis multe pli gravaj. Finvenkismaj fariĝas UEA-anoj nur en siaj kontaktoj kun la ekstera mondo, ĉar malhavas alternativan mesaĝon por ĝi.
Videblis kelkaj aliaj ŝanĝoj. En la aliĝilo eblis libere elekti, kiun nomon kaj devenon vi volis deklari sur via nomŝildo; ankaŭ, en la inaŭguro ne plu estis salutoj de reprezentantoj de la landaj asocioj. Tamen, tro ofte la unua demando de nekonatoj estis de kiu lando mi estas, foje kun insisto eĉ iomete malĝentila, se mia nomŝildo ne kontentigis ilin. Plie, dum la inaŭguro estis legitaj la nomoj de la landoj el la listo de aliĝintoj, kaj oni petis la ĉeestantojn ekstari je la mencio de sia lando. Ĉio montras ke la tradicia movado ne plu estas simple karakterizebla kiel “finvenkisma”, sed daŭre retenas la naciistan karakteron kiun UEA alprenis en 1933 per la kompromiso de Kolonjo.
Tradiciaj esperantistoj ankoraŭ rigardas sin reprezentantoj de siaj nacioj, eĉ ambasadoroj. Esperantistoj kun malpli simpla identeco ol “unu deveno, unu ŝtato, unu nacieco, unu lingvo”, dezirantaj organizon kiu reprezentu nin kiel esperantistojn antaŭ la mondo, daŭre havas pli bonan elekton en la Civito. Ambaŭ specoj de esperantismoj ekzistis jam antaŭ la Manifesto de Raŭmo, kaj probable plu ekzistos en la fora estonteco. Necesas do trovi formulojn de kunvivado.
(Rubeno Fernandez)
Komentoj
16a Aŭg 2025 Sab - 02h18
En 2006 la landa asocio de UEA en Meksiko aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito, per demokratia voĉdono en sia ordinara asembleo. La postan jaron mi ĉeestis alian asembleon de Meksika Esperanto-Federacio kaj povas atesti kiel la estonta (fakte nuna) ĝenerala direktoro de UEA manovris por nuligi tiun decidon, helpate de la direktoro de Internacia Esperanto-Instituto en Hago (kiu poste maldungos lin pro pruvita ŝtelo). Kiam UEA akceptos ke iu landa asocio rajtas kaj membri en UEA kaj aliĝi al la Pakto estos tuj trovita la formulo de kunvivado; la Esperanta Civito evidente jam toleras tian duoblan tegmentecon.
17a Aŭg 2025 Dim - 03h33
“La tradicia movado ne estingiĝos tiel simple, kaj la Civito devas pli funde ol ĝis nun pripensi, kiaj estu niaj rilatoj kun ĝi.” En nia demokratio ĉi tiu analizo estas bonvena, nur necesas difini la lokon kie okazu la debato. La nuna strategia linio originas el la programo de la majoritato en la Senato, tial la natura loko por tiu debato estus la Verda grupo. En dua vico, la Senato mem, por inkluzivi ankaŭ la opozicion.
Aldonu komenton