Unu plia virino en la Senato de la Esperanta Civito

HeKo 869 4-C, 4 apr 25

C-ino Oriane Condé, edukita en la franca lingvo, eniras la Senaton de la Esperanta Civito, kiel unua el la ne elektitoj de la Verda Listo, sekve al la vakiĝo de posteno. La senataniĝo ekos per la formala komuniko de la Konsulino al la koncernata.

C-ino Condé estas la plej juna el la tri filinoj de la karmemora Marie-France Conde Rey, kaj la patrino de Mateo Picard, nun 19-jara, al kiu la avino instruis esperanton: interesa kazo de tri sinsekvaj generacioj, tamen kun la nepo kiu esperantiĝis antaŭ sia patrino.

La ĵusa senatanino laboras en lerneja medio, sed havas ankaŭ aliajn spertojn en kreiva kampo, precipe juvelarto. Ŝi havas ankaŭ alian filon, pli aĝan ol c-ano Picard. Pri ambaŭ nepoj Marie-France estis tre fiera.

Per la enveno de la nova elektito la Senato akiras plian virinon, kongrue al la tendenco je ekvilibro inter la seksoj kiu karakterizas la novan Esperantion.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.