La 90a kongreso de PEN Internacia ekis hodiaŭ en Oksfordo, per laborkomisionoj antaŭ la oficiala inaŭguro. Sub la preteksto de sekureco, la kunsidoj disvolviĝas en periferia granda hotelo, kie neniu eksterulo rimarkas ĝin.
C-ano Giorgio Silfer, delegito de la Esperanta PEN, partoprenis en malvigla (pli ol paca) kunveno de la Pac-Komitato, kaj en pli interesa seanco pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj. Li intervenis pri dokumento fontinta el la ĉi-jara konferenco en Laponio, por rimarkigi ke la konstanta mencio pri tri ŝtatoj (Norvegio, Svedio, Finnlando) kaj forgeso pri kvara (Rusio) kie vivas laponoj enkondukas noton de diskriminacio ĝuste en tekston kontraŭ diskriminacio.
Poste komenciĝis diskuto pri la neceso voĉdoni, kio embarasis la komitatestron (el eŭska deveno). C-ano Silfer klarigis ke latinidaj lingvoj ne distingas, male ol la angla (declaration/statement) kaj esperanto (deklaracio/deklaro). Se temus pri deklaracio necesus voĉdoni, eĉ kun kvalifikita kvorumo, ĉar statute konsiderenda kiel rezolucio ne proponita frue al la Asembleo de la delegitoj. Se temus nur pri deklaro, sufiĉus konstato. Neniu kuraĝis kontraŭdiri lin, kaj simple oni ŝanĝis la titolon.
Krome la reprezentanto de la esperanta literaturo demandis ĉu la deklaron reviziis nur finnlandaj sameoj. Post jesa respondo, li preferis silenti pri siaj duboj, fontantaj el la kono pri la interetnaj diverĝoj en Laponio.