Multiĝas ĉie en la mondo la kazoj de perforto kontraŭ virinoj. Rekordaj pintoj de feminicidoj en la statistikoj norde paralelas al la plago de stuproj kiel milita armilo sude en la planedo. Sed en lando supozata lulilo de demokratio kaj liberaleco, nome Britio, nova konflikto manifestiĝis koncerne apartan feminisman batalon.
La plejsupra brita Kortumo ĵus verdiktis ke rajtas sin difini virino nur tiu kiu naskiĝis biologie tia. La verdikto senigas transseksulinojn (virojn kiuj sentas sin virinoj, efektive transformiĝis al virinoj, ne nur transvestie) je diversaj soci(al)aj rajtoj rezervitaj al virinoj. Konsekvence (aŭ defaŭlte, por tiuj kiuj similigas esperanton al la angla kun O-finaĵo) jura precedenco gilotinas ĉiun negon pri la ekzisto de nur du seksoj, binarismo ktp. En Esperantio la tendenco koloriĝas lingve, kiel kutime, per la propono de kuriozaj neologismoj el kiuj la plej fama estas “ri”, aŭ trangenra pronomo de tria persono.
La brita verdikto kaŭzis la ĝojon de la feminisma movado “Women for Scotland”, kaj verŝajne ankaŭ de aliaj feminismaj grupoj. La konflikto inter feministinoj kaj transseksulinoj estas do servita. Tamen oni ne konfuzu tiun verdikton kun aliaj leĝoj, taksataj kiel homofobiaj, kiel la normo preskaŭ samtempe promulgita de la hungara Parlamento, laŭ kiu la karnavaleska parado pro geja fiero ne povus plu okazi en la urbo, perlo de la Danubo. La brita verdikto ne sinonimas al transfobio, malgraŭ la protestoj de la damaĝita flanko.
Kio okazos en Esperantio? Ĉu Feminisma Esperanta Movado ĝojos kiel la skotaj feministinoj? Certe ne, se bazi sin sur la ĝisnunaj spertoj. FEM ĉiam estis pozitive aperta, eĉ proponante intervjuojn por “Femina” antaŭe kaj la femina rubriko de “Literatura Foiro” poste. La diversaj Paŭlinoj kaj Bonkorpoj tamen rifuzis: erara, nur taktike aŭ eĉ strategie, estas ne la konduto de FEM, sed ja alies konduto.
(FEM)