Esperanta Civito

Statistika evoluo premias la Civiton

Okaze de la unua censado de la Esperanta Civito (30 novembro 2006) la proporcio inter SAT-anoj kaj Civitanaro estis preskaŭ 3:1, kaj tiu inter UEA (individuaj membroj) kaj Civitanaro estis proksimume 25:1.

Laŭ la cirkulantaj informoj, probable okaze de la dua censado (30 novembro 2011) la proporcio inter SAT-anoj kaj Civitanaro estos ĉirkaŭ 1:1, aŭ eĉ malpli sed favore al la duaj; dum la proporcio inter UEA-anoj kaj Civitanaro probable estos ĉirkaŭ 10:1.

La kvanta kresko de la Civitanaro paralelas al la kvantaj malkreskoj de SAT kaj UEA. Laŭ lasta statistiko el Roterdamo, la individua membraro de UEA malkreskas po 7 ĝis 8 procentoj jare. Krome, en la UEA-anaro ĉ. 13% estas ĉiujare "inventita", nome rezultas el donacitaj kotizoj laŭ Fondaĵo Canuto.

Se daŭras kiel nun (laŭ la kvocientoj de kresko-malkresko), post kelkaj jaroj (maksimume dek) la Esperanta Civito preterpasos Universalan Esperanto-Asocion laŭ nombro de individuoj. Indas rimarki, ke la civitaniĝo estas senpaga kaj praktike dumviva, dum la membriĝo en UEA kostas (duono de la rimedoj de tiu asocio devenas el membrokotizoj) kaj estas plej ofte renovigenda ĉiujare. Aliflanke, aliĝi al UEA (aŭ/kaj SAT) estas multe pli facile ol akiri la esperantan civitanecon.

[HeKo 454 4-A, 14 sep 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0383 s s 
  Total: 0.0522 s s