Hodiaŭ estas la Tago de Ĉiuj Pioniroj

HeKo 870 6-A, 14 apr 25

En 1993 la itala verkisto Peppo Pontiggia aŭtoris verkon kun kurioza titolo: “Vivoj de homoj ne famaj”: dudeko da koncizaj imagitaj biografioj de nekonataj, ordinaraj personoj rakontataj ĵurnalisme. Neniu reĝo, neniu reĝino, eĉ neniu episkopo aŭ rajdata ĉevalo: nur simplaj peonoj sur la ŝaktabulo.

Peono devenas el la franca “pion”, kio egalis al fanto aŭ piediranto. La latinamerika hispana plebigos des pli multe ĝian signifon, per “peones”. Sed “pion” produktis alian vorton, multe pli dignan, kvazaŭ patrician: “pioniro”.

Hodiaŭ estas festotago en la Esperanta Civito, Tago de ĉiuj Pioniroj, koincide kun nia unua pioniro, mortinta ĝuste iun 14an de Aprilo: Lazaro Ludoviko Zamenhof. Pri li ne mankas biografioj, kaj la esperanta popolo eĉ memoras lin dufoje, danke ankaŭ al la 15a de Decembro. Sed pri multaj aliaj neniu memoras: kaj nia literaturo ĝis nun ne konis (eble neniam konos) libron kiel tiun de Pontiggia.

Kaj tamen en Esperantio ekzistis “peonaj pioniroj” ne tute sensignifaj. Bedaŭrinde, se oni kvizus pri ĉi tiu biogramo, neniu divenus: “Tre fervora propagandisto, pioniro de esperanto en Alĝerio, kien pelis lin la profesia kariero. En Kalezo (aŭgusto 1904) li okupis la seĝon de asemblea prezidanto, kiam la partoprenantoj en la unua Markola Renkontiĝo decidis ke, la postan jaron, la renkontiĝo estos nomata “unua Internacia Kongreso” kaj gastigos Zamenhofon kaj multajn eksterlandajn pionirojn. En 1905 li fondis kaj direktis ilustritan revuon kun efemera vivo, pri kiu eble neniu memoras malgraŭ la samurbeco, ĉar la tiama Parizo signifas aliajn periodaĵojn — “La Revuo” kaj “Lingvo Internacia”. En la sama zenita jaro li iniciatis alian gazeton, “Alĝeria Esperantisto”, kiu certe pereis kiel multaj brasikfolioj; kaj eĉ oni listigis lin en la Lingva Komitato, kio almenaŭ atestas ke li vere parolis nian lingvon, ne nur varbis por ĝi. La morto ne konsideris lian kapitanan rangon, kaj lin trafis fatala kuglo en Verduno. Li eĉ tradukis beletraĵon, sed kiu plu trovas ĝin, kaj se trovus, ĉu legus?”

Multe pli frue ol Pontiggia, Herodoto verkis la biogramon de homo ne fama, kiun famigis Solono, gasto de Krezo: Tellos el Ateno, simpla civitano de prospera civito. Hodiaŭ ne estas tago dediĉenda al famuloj, sed al ĉiuj pioniroj.

(Giorgio Silfer)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.