Esperanta Civito

La Kapitulo renkontis la Estraron de TEJO


Du reprezentantoj de la Kapitulo de la Esperanta Civito (inter ili la Konsulo) kaj kvar reprezentantoj de la Estraro de TEJO (inter ili la eniranta prezidanto kaj eliranta vicprezidanto) havis tuthoran konsultiĝon hieraŭ vespere dum la Internacia Junulara Kongreso en Slovakio.

Kvar temoj estis pritraktitaj: inter ili prioritatis la enketa referendumo pri eventuala aŭtomata membriĝo en TEJO por ĉiuj gejunuloj havantaj la esperantan civitanecon. La temo enhavis teknikajn detalojn, sed c-ano Giorgio Silfer atentigis kun rideto ke ĉiu teknika detalo povas implici strategian dimension. Ekzemple, ĉu individua membro de TEJO ricevas nur UEA-membrokarton (ne gravas ĉu elektronikan aŭ paperan) aŭ ĉu ĝi ricevas ankaŭ specifan TEJO-membrokarton? Tiu specifa membrokarto ekzistas, respondis la estraranoj.

Inter la aliaj teknikaj detaloj reliefis la demando pri la pluekzisto de la membrokategorio "Junaj Amikoj de Esperanto": kiun ŝancon havas lastatempa statuta modifpropono, kiu eliminus tiun (senpagan) membrokategorion? La TEJO-reprezentantoj unuanime prognozis ke ĝi havas neniun ŝancon -- fakte ĝi estis malaprobota la sekvan tagon (per vasta plejmulto de la Komitato).

Dua temo konturis la eventualan disponigon de Civita infrastrukturo por publikrilata agado de TEJO. Ĝi estos efektive traktata en septembro.

La Civita delegacio antaŭanoncis ankaŭ du proponojn el du paktintaj establoj, nome LF-koop kaj KCE. Ili trafis la intereson de TEJO sed, konforme al la subsidueco kiu karakterizas la organizan kulturon en la Esperanta Civito, ili konkretiĝos nur kiam tiuj establoj mem komunikos ilin formale. La Kapitulo simple sondis la TEJO-Estraron nur pri ilia riceveblo, ne pri ilia akceptindo.

La konsultiĝo pasis en tre agrabla kaj serena etoso. Ĝin partoprenis du sinjorinoj: la vickonsulo pri informado kaj la kasisto de TEJO.

[HeKo 715 3-C, 31 jul 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0380 s s 
  Total: 0.0540 s s