Esperanta Civito

Kontentiga kresko de la Civitanaro dum tri jaroj


Sub la kontrolo de la Konsulo, kaj kun rezervo de konsento fare de la opozicio en la Senato, hodiaŭ kompletiĝis la kvara oficiala censado de la Esperanta Civito. Ĝi estis antaŭvidita por 2021, sed la plifruigo de la elektoj kaŭzis ankaŭ ĝian plifruigon.

Kompare kun la tria censado (30 novembro 2016), en tri jaroj la Civitanaro kreskis je 6,29% (averaĝe 2,10% jare), dum la antaŭa kvinjara kresko egalis al 8% (averaĝe 1,60% jare). La kresko estas des pli rimarkinda, ĉar samtempe okazis multaj forpasoj en Eŭropo, precipe en la balkana kaj mediteranea areoj.

Entute de 433 al 459, el kiuj 434 (estis 397) voĉrajtaj okaze de la elektoj por la Senato kaj la referendumoj, 15 decembro 2019.

Laŭ la balotejoj, la distribuo de la elektantoj estas la sekva:

a) altekvatora: 50 (estis 45, +11%)
b) subekvatora: 78 (estis 65, +20%)
c) konga: 28 (estis 20, +40%)
d) balkana: 30 (estis 32, -6,25%)
e) balta: 32 (estis 33, -3%)
f) iberia: 29 (estis 25, +16%)
g) mediteranea: 41 (estis 40, +2,5%)
h) mezeŭropa: 70 (estis 65, +7,69%)
i) okcidenteŭropa: 40 (estis 38, +5,26%)
j) pacifika: 35 (estis 34, +2,94%)

La respektivaj responsuloj de la balotejoj ricevas la koncernajn listojn de voĉrajtaj gecivitanoj.

Statistikaj detaloj post la censado aperos en alia retpaĝo.

[HeKo 722 5-C, 30 nov 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1692 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.2144 s s