Esperanta Civito

Virusproblemoj en kandidataj IJK-landoj


La grava virusa epidemio origininta el Popola Ĉinio atingis tri el la lokoj kiuj kandidatas por gastigi la TEJO-kongreson en 2021. Jen la informoj laŭ amasmediaj komunikiloj.

En Ukrajno amase protestas la rezidantoj tie kie oni planis kvarantenigi homojn revenintajn el la trafita regiono en Ĉinio. La evakuitojn kaj la akompanantan policon atendis bastonadoj, barikadoj kaj bruligo de pneŭmatikoj. La akcidentoj, kun pluraj vunditoj, igis prezidenton Volodomir Zelensky amare deklari: "Jen la malbona flanko de nia karaktero".

Alia IJK-invitinta urbo, la siberia Tjumeno, estis elektita por kvarantenigi cent kvardek kvar evakuitojn el la trafita regiono en Ĉinio. Akcidentoj ne okazis.

En Suda Koreio la nombroj da infektitoj kreskadas: ili duobliĝas de tago al tago. La viruso disvastiĝis precipe pro granda religia kunveno, kie homoj amasiĝis kontraŭ gvido de la registaro, proksime al urbo Daegu. Ĉi tiu loko situas en centra parto de la kontinenta Koreio, dum la IJK-invitintoj elektis insulon en la Ĉina Maro, ie inter Ŝanhajo kaj la plej suda parto de Japanio: do plej proksime al Ĉinio, laŭ la korea geografio.

[HeKo 728 1-A, 22 feb 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0640 s s 
  Total: 0.0788 s s