Esperanta Civito

La komiksa albumo "Esperantio vivas" estas mendebla


La bildstria albumo "Esperantio vivas" de Tihomir Lovriĉ (desegnoj) kaj Nicolas Vanof (tekstoj), en formato A4, originale en esperanto, estas antaŭmendebla tra nia redakcio. La komiksa parto okupas 22 paĝojn, per la ilustrita glosaro kaj alio la albumo atingas 36, plus la kovriloj.

La lanĉo de la verko koincidos kun la dudeka datreveno de la unua sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito (26 februaro 2002). La antaŭmenda prezo estas nur dek eŭroj, inkluzive de la sendokostoj: ekde marto 2022 estos dek kvin eŭroj, plus la sendokostoj. La profito pro la vendoj de la eldonaĵo iros al la kvestora konto de la Esperanta Civito.

La ideo pri komikso klariganta la celojn kaj funkciadon de la nova Esperantio ekestis en 2014, kaj ĝia plano pretis en 2017: necesis pliaj kvar jaroj por realigi la eldonon. La tempo ne pasis vane, ĉar la ekspansio de la nova fenomeno, paralele al la krizo de la tradiciaj movadoj, donis pli da materialo por la enhavo de ĉi tiu tre aparta komunikilo.

[HeKo 777 1-C, 24 nov 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0550 s s