Esperanta Civito

Propono de direktivo pri eksteraj rilatoj

La ritme trankvila sed konstanta multiĝo de la paktintaj establoj vekas la bezonon koherigi la eksterajn rilatojn de la unuopaj paktintoj, profite al ili ĉiuj. Kadre de tio, necesas ankaŭ difini la limojn de la kompetentoj de la paktintoj unuflanke kaj de la Civita ekzekutivo aliflanke. Aldone, necesas normigi la principon de partnereco inter la paktintoj.

Surbaze de la supraj konsideroj unu el la delegitoj de LF-koop ĉe la Forumo (c-ino Etel Zavadlav) kun la konsento de la alia delegito (c-ano Marc Hiltbrand) ĵus proponis direktivon pri eksteraj rilatoj. La propono enhavas difinon pri kio estas eksteraj rilatoj (art. 1), distingante inter du gradoj, kongrue kun la prioritatoj de la paktintoj.

La paktintoj mem estas aŭtonomaj en la plenumo de siaj prioritatoj, sed kadre de la principo de solidareco kunlaboras per reciproka informado (art. 2), daŭre sen devontigo. La partnereco inter paktintoj fariĝas centra elemento en la Esperanta Civito, kaj ĝia realigo estas rekondukita al la Pakto mem (art. 3).

En la prizorgo de eksteraj rilatoj validas la principo de subsidueco (art. 4): La paktintoj mem zorgas pri siaj unuagradaj eksteraj rilatoj; informi la Kapitulon pri ilia evoluo estas rekomendinde, sed ne devige. Duagradajn eksterajn rilatojn la Esperanta Civito povas delegi al paktinto(j), sed ĝi ne povas delegi la eksterajn rilatojn kun la subjektoj de internacia juro kaj gravaj internaciaj organizoj.

Kerna rimedo por la prizorgo de la eksteraj rilatoj iĝas la legacioj, tiel ke la nuna direktivo (art. 5, 6, 7, 8) aplikas la koncernan artikolon de la Konstitucio. La legacioj ricevos klarajn strukturon, celaron, rimedojn.

La fakto, ke la Forumo aprobos direktivon, kaj ne la Senato leĝon, pruvas ke, en la strategio de eksteraj rilatoj de la Esperanta Civito, la paktintaj establoj gardas rimarkindan gravecon, paralele al la diversaj politikaj grupoj. Tio garantias la respekton de la neŭtraleco por la politike neŭtralaj establoj, kaj samtempe ebligas la alprenon de politikaj decidoj kiuj koncernas la Civitanaron. Temas pri la "ora formulo de la du komitatoj", rezulte de la federisma principo, danke al kiu la Esperanta Civito solvis la problemon en kiu Universala Esperanto-Asocio baraktas ekde 1933 (sub la nomo Internacia Esperanto-Ligo de 1936 ĝis 1947).

La propono Zavadlav estos tuj submetata al forumokonsulto, se neniu forumano kontestos la riceveblon de la propono. Tiel ghi estos enskribebla jam en la tagordon de la baldaŭa foruma sesio.

[HeKo 385 3-C, 22 mar 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0548 s s