Lasta kunsido de la Kapitulo antaŭ la Senata skrutinio

HeKo 852 1-C, 21 nov 24

Hieraŭ kunsidis la Kapitulo en pleno, sub la prezido de la Vickonsulo, en ĉeesto de invititaj fakuloj kun la esperanta civitaneco. Post silenta minuto memore pri la ĵus mortinta vidvino de la honora civitano Giuseppe Pinelli, la kunsido traktis raporton pri la situacio de la tradicia movadaro, konkludante ke la Esperanta Civito devas fosi sian sulkon kaj fortikigi sian internon.

Retrospektive pri ekzamenado en Esperantio

HeKo 851 5-A, 17 nov 24

Konciza retrospektivo pri la diplomekzamenoj en Esperantio post la dua mondmilito devas komenciĝi per la landaj institutoj. Ankoraŭ en la 1970aj en okcidenta Eŭropo ekzistis du paralelaj strukturoj: la landaj asocioj kaj la laboristaj asocioj por disvastigi la lingvon, la landaj institutoj por kunordigi la instruadon kaj la ekzamenojn, kun produktado de diplomoj. 

Forpasis civitano István Nemere

HeKo 851 4-C, 16 nov 24

Hieraŭ forpasis c-ano István Nemere (1944[1962]-2024), grava romanisto kaj novelisto, la plej ofte (kvarfoje) gajninta la premion “La Verko de la Jaro”, kunfondinto kaj dum dek du jaroj prezidanto de Esperanta PEN-Centro, kunvokinto de la unua forumo el kiu fontis la Pakto por la Esperanta Civito, kies parlamentano li estis dum la unua mandato, kaj membro de ties Lingva Komitato ĝis nun.

István Nemere en mortodanĝero

HeKo 850 8-B, 12 nov 24

Pasintsemajne c-ano István Nemere festis sian okdekan datrevenon, partoprenis en aŭtografa kunsido kaj tuj poste malsaniĝis. La  verkisto, kiu kun okcent aŭtoritaj libroj estas konsiderata la plej fekunda en la mondo, estis enhospitaligita per ambulanco. Nun li kuŝas en profunda anestezio kaj la kuracistoj luktas por lia vivo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.