TEJO kaj UEA finance interdependaj: ĉu konvene?

HeKo 910 1-A, 20 maj 26

La Universala ĵus decidis pagi 25 mil eŭrojn al la Junulara, embarasata kiel kokido en stupo ĉar ĝi perdis la subvencion de Eŭropa Unio por 2026: temus ne pri prunto, donaco aŭ simila subteno, sed simpla pago pro laboro por UEA fare de la TEJO-volontuloj en Nieuwe Binnenweg 176.

Tamen kion donas la dekstra mano, tion deprenas la maldekstra, ĉar TEJO estas devigata pagi luon pro Nieuwe Binnenweg 410, nome 15 mil eŭrojn laŭ la UEA-buĝeto 2026 — restus nur dek mil. Konsekvence la financa interdependeco ŝajnas utila por la Universala pli ol por la Junulara. Des pli ke peti Erasmus-subvencion fare de la unua povas damaĝi la duan: du petoj abortus pli facile ol unu, kiel okazis ĝuste ĉi-jare, kun ĝenerala maldungado ĉe ambaŭ asocioj.

Intertempe retiriĝis la sola interesato pri eventuala aĉeto de la domo ĉe la numero 176: pasis jam kvar jaroj, sed verŝajne neniu volas ĝin. La prezo proponita al tiu interesato estis unu miliono kaj cent mil eŭroj, anstataŭ la komenca pretendo de miliono kaj duono: endas malkreski sub milionon.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”

 

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.