Modifo en la Pakto
Laŭ la propra naturo, la esperanto-komunumo respektas ĉiun religian (ne)kredon, ĉiun politikan opinion demokratie esprimitan kaj ĉiun kulturan tradicion. Tiele tekstas la artikolo 3 de la Pakto por la Esperanta Civito.
En junio 2007 (30 tagoj) unuafoje www.esperantio.net superis la nombrojn de dek mil individuaj vizitoj kaj dek tri mil vizititaj paĝoj. Ambaŭkaze temas pri preskaŭ la duoblo kompare kun majo (31 tagoj).
Hodiaŭ startas la telematika senatokonsulto pri la familia juro, laŭ leĝopropono ĵus liverita de la Verda grupo al la Konsulo. La konsulto daŭras tridek tagojn, kaj ekzamenas la detalojn de la propono, kun eventualaj amendoj fare de kiu ajn senatano. La fina diskuto kaj voĉdono okazos dum la aŭgusta sesio de la Senato en Loklo.