EFEN-Komitato kunvenos monatfine

HeKo 364 8-B, 6 aug 08

La Komitato de Esperanto-Federacio de Niĝerio (dua landa asocio akceptita en la Pakton) kunvenos fine de aŭgusto en Owerri. La prezidanto de EFEN, c-ano Prince Henry Oguinye, informas ke “Oni diskultos interalie la agadplanon, la estraran staton, membrecon, la pilotan projekton en Orodo, eblan regionan kaj nacian kongreson en 2009.”

La Vickonsulo pri la Tria Mondo, sen. Chamberline Nguefack, sendos oficialan saluton de la Kapitulo. La Civita banko sendos monon: fakte ĝi sukcesis trovi sponsoron por kovri la kostojn de ĉiuj EFEN-kunvenontoj kiuj havas la esperantan civitanecon, je la hodiaŭa dato (ses personoj entute).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.