"La Reto": verkistina PEN-bulteno

HeKo 365 5-B, 12 aug 08

La verkistina komitato de PEN Internacia de multaj jaroj produktas propran periodaĵon en tri lingvoj (angla, franca, hispana): Network / Le Réseau / La Red. La nuna ĉefredaktorino estas Judith Buckrich, Aŭstralio.

La ĵus aperinta aŭgusta numero dediĉas pozitivan atenton al la esperanta revuo “Femina”, ĉefredaktata de Perla Martinelli, kaj al la ĉeesto de la Esperanta PEN en Stokholmo, okaze de WALTIC, la mondkongreso de literaturaj tradukistoj. Efektive la eŭropaj paĝoj estas plejparte dediĉitaj al tiu evento, kun emfazo pri la rolo de virinoj en la esperanto-literaturo, ankaŭ danke al la iniciatoj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito.

En la Verkistina PEN-Komitato la esperanto-literaturo estas reprezentata de senataninoj Marie-France Conde Rey kaj Perla Martinelli. En venonta numero de “La Reto” ili planas aperigi koncizan eseon pri nia literaturo. En 2005 la Esperanta PEN, kunlabore kun Kultura Centro Esperantista kaj kun la financa subteno de svisaj neesperantistaj sponsoroj, organizis kolokvon en Ĉaŭdefono, kun la partopreno de pluraj PEN-verkistinoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.