EU-Parlamento pri homaj rajtoj en Pollando
La Parlamento de Eŭropa Unio komencis ĉi-semajne debaton pri la respekto de homaj rajtoj en Pollando. La sesiojn partoprenas la ĉefministro mem de la Pola Respubliko, s-ino Beata Szydło.
La Parlamento de Eŭropa Unio komencis ĉi-semajne debaton pri la respekto de homaj rajtoj en Pollando. La sesiojn partoprenas la ĉefministro mem de la Pola Respubliko, s-ino Beata Szydło.
Revenas “Poezio el ĉiuj ĉieloj”, literatura konkurso starigita de s-ro Giuseppe Campolo, kun la subteno de la civito de Sankta Anĝelo de Brolo (Mesino — Sicilio) kaj de Itala Esperanto-Federacio.
Kun la helpo de Javier Oliva, de Teatro del Lazzi, al la fina redakto survojas la kanvaso de “La verda Arlekeno” de Giorgio Silfer, la unua artkomedio originale en esperanto. La aŭtoro laboras super tio jam de du jaroj, pro la malfacileco identigi la maskojn kaj la figurojn en la esperanta socio.
Laŭ decido de la Senato en Stokholmo, 26 junio 2015, la neologismo eksperimente enkondukita kiel intercivitana saluto estis submetenda al la opinio de la Lingva Komitato de Esperantio, konsistanta el personoj kiuj principe partumas la saman lingvokoncepton (dum en la Akademio de Esperanto sidas/is PIV-istoj, Piĉistoj, bonlingvanoj, ktp &
La prezidanto de Esperanta Naturamikaro, sen. Julio Herrero, ĵus kunvokis la ordinaran asembleon al Malago, ĉe la Esperanto-Domo, 18 marto 2016. La Asembleo, krom la rutinaj tagorderoj, debatos pri du statutmodifoj.
Kiel HeKo jam aludis, s-ro Jérémie Sabiyumva kaj lia grupo rezignis pri la organizo de Afrika Kongreso de Esperanto en Burundio, aŭguste 2016.
“Ni ĉiuj estas migrintoj — terorismo ĉie” estas unu el la temoj traktotaj de la Internacia Konferenco pri Poezio de PEN Internacia, okazonta en Bledo (Slovenio) 11-14 majo 2016, al kiu ankaŭ la esperanta literaturo estos bonvena.
La konferenco gastigos ankaŭ la jarkunvenojn de la verkista pac-komitato kaj de la verkistina komitato, en ambaŭ la Esperanta PEN membras.
S-ino Cosima Schenk, prezidanto de la eŭropa federacio de Internacia Konsilio de Virinoj, esprimis sian aprezon pro la ĵusa deklaro de Feminisma Esperanta Movado kaj invitis delegacion de FEM oficiale partopreni en la eŭropa konferenco de IKV, okazonta en Moskvo dum majo 2016.
La Parlamento de Eŭropa Unio komencas siajn laborojn en 2016 kun vasta gamo de prioritatoj. Plej aktualas la problemo de la rifuĝantoj kaj la terorisma minaco, la engaĝo kontraŭ la varmiĝo de la planedo kaj la fiska reĝimo por la transnaciaj konzernoj.
Ne reelektite kiel prezidanto (eĉ ne kiel estrarano aŭ nur komisiito), Lukasz Zebrowski kandidatis por honorariata duontempa posteno de TEJO-oficisto.
Lia kandidatiĝo unue dividis la Estraron, kiu ĝiris la varmegan terpomon al la Komitato. Ĉi-lasta balotis precize duone kaj duone, tiel ke la terpomo revenis al la Estraro.
La jaron 2015an markis la kresko de perforto kontraŭ virinoj en la mondo, inkluzive de feminicidoj, stuproj kaj seksa molestado. La fenomeno interesas ĉiun socion kaj bezonas profundan analizon kaj efikajn kontraŭrimedojn, pli ol antaŭe.
La Forumo renovigos ĉi-jare la arbitracian instancon de la Esperanta Civito, okaze de la parlamenta sesio en Budapeŝto, komence de aŭgusto 2016. La mandato daŭras du jarojn.
Ĉiu eliranta (vic)membro de la Kortumo estas aŭtomate rekandidatigita, se li/ŝi ne anoncis sian definitivan retiriĝon antaŭ Novjartago 2016.