Kurso pri judaismo dum BET en Birŝtono

HeKo 605 8-A, 7 jul 16

Dum tri matenoj prof. d-ro Walter Zelazny faris enkondukan kurson pri judaismo kadre de la Somera Universitato ĉe Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birŝtono, organizitaj de adv. Povilas Jegorovas kaj lia stabo ĉe Litova Esperanto-Asocio.

La universitatnivela kurso pritraktis la filozofian historion de la judaismo en maniero efike sinteza. Kompreneble ĝi rezervis parton de la lasta lekcio al la ideoj de Lazaro Ludoviko Zamenhof, kies judeco estis fundamenta por la ekesto de esperanto mem: “Se mi ne estus hebreo el la getto…”

Sen. Zelazny interesiĝas pri judaismo jam de kelkaj jaroj, kaj pri la figuro de Zamenhof specife post la rezolucio de la Civita parlamento, kiu stimulis en li la verkadon de lia libro pri la Majstro. Nuntempe li loĝas kaj instruas en Bjalistoko: la urba kunteksto mem (“sed ne la bjalistokaj esperantistoj”, li precizigas) ankaŭ estas por li granda stimulo rilate al judaismo. Interalie li vicprezidas lokan societon pri la historio de judaismo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.