Al La Chaux-de-Fonds la biblioteko de Duc Goninaz

HeKo 606 2-A, 12 jul 16

La privata esperanto-biblioteko de prof. d-ro Michel Duc Goninaz estis donacita de la familio al la interlingva “Centre de documentation et étude sur la langue internationale” ĉe la urba biblioteko de Ĉaŭdefono. Tion decidis la familio post la subita morto de la PIV-reviziinto.

Michel Duc Goninaz forpasis 26 marto 2016, 82-jara, pro bakteria infekto sekve de banala malvarmumo. Slavisto, li gvidis ankaŭ kurson pri esperanto ĉe la universitato de Aix-en-Provence, ĝis sia retiriĝo. Verŝajne la plej kompetenta esperantologo en SAT, post la morto de Gaston Waringhien. Li tamen forlasis tiun asocion en 2005, proteste pro statuta malrespekto sine de la Plenum-Komitato. Li estis dum kelka tempo vicprezidanto de la Akademio de Esperanto: ofico kiun li rezignis pro alia konflikto.

S-ro Claude Gacond, kiu direktas CDELI baldaŭ kvindek jarojn (1967-2017), jam zorgis pri parta transporto al Svislando de tiu bela donaco fare de la parencoj de Duc Goninaz.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.