Lanĉita la retejo de Centro di Interlinguistica
Centro di Interlinguistica (CdI) ĵus lanĉis sian oficialan retejon, atingeblan ĉe cdi.esperantio.net. La nova (pormomente, nur itallingva) retpaĝo celas fariĝi la ĉefa reta referenco por la agado de la Centro kaj por ĝia komunikado kun la publiko.