La 4an de oktobro, post mallonga malsano, forpasis c-ano mag. Reino Eriksson, emerita rektoro de la Civitana Instituto de Iisalmi (Finnlando), valora andragogo, fondinto de la loka Esperanto-Klubo en 1974, grava klerulo en Alta Savonio, socie kaj politike aktiva. Eble la plej grava rezulto de lia socia engaĝo estis la starigo de la idensalma kulturdomo, kie li instruis esperanton ankoraŭ en alta aĝo.
Dum du jaroj Eriksson kunredaktis la revuon “Literatura Foiro”, kies sidejo situis tiam en Idensalmo (1976-78). Li kunorganizis SAT-kongreson en 1982 kaj kontribuis al multaj iniciatoj de la finnlanda Esperantio. Delikata poeto kun forte introvertita liriko, li estis tamen humurplena konversacianto.
Gec-anoj Onni Kauppinen, Perla Martinelli, Giorgio Silfer kondolencas al liaj filinoj Sejta kaj Satu.