Brulis la biblioteka tegmento super CDELI

HeKo 923 8-B, 22 okt 26

Antaŭ tri tagoj brulis la subtegmentejo de la ĉaŭdefona biblioteko, ĝuste super (sed ne sur) Centre de Documentation et Étude de la Langue Internationale, preskaŭ tagmeze: la apuda lernejo estis rapide evakuita kaj neniu homo viktimis.

La flamoj tuŝis precipe la tegmenton, ne atingante rekte la kolektojn. Sed la akvo ĵetita de la fajrobrigado por estingi la incendion damaĝis multajn dokumentojn, precipe kolekton dediĉitan al la historio de kinarto. Se konsideri la lokalon, probable temas ankaŭ pri la gazeteltondaĵoj kun recenzoj kiujn ekde la 1910aj pastoro Paul Pettavel (1861-1934) kolektis pri filmoj. Ili situis en klasiloj de federala tipo.

Pioniro de la socia protestantismo en Svislando, publicisto, pacifisto, feministo, Pettavel estis la sola pastro kiu konsentis geedzigi Edmond Privat kaj Angèle Fallot (kies onklo, pastoro Thomas, enkondukis la socian protestantismon en Francion). La ceteraj pastroj rifuzis, ĉar la gefianĉoj volis kontrakti geedzecon konfirmendan post kvin jaroj… 

Ili divorcos dek jarojn poste. Li reedziĝos en 1925 al la fratino de Paul Bouvier, UEA-delegito en Ĝenevo, kiu denuncis la tutan estraron de UEA kaj kiun pravigis svisa tribunalo, kaŭzante la skismon de Internacia Esperanto-Ligo: ja la estraro preferis fondi novan asocion ol reorganizi laŭstatutan baloton pri la translokigo de la sidejo. Ŝi karieros en internacia organizo en Parizo, kie ŝi partneriĝos al Salomon Kornfeld, direktanto de la sekcio Teknikoj kaj Sciencoj ĉe la Plena Vortaro de Grosjean-Maupin; la pole-juda Kornfeld, arestita dum la milito, estos de ŝi savita, sed nek unu nek la alia pretervivos la mondmiliton.

— KCE-sekretario
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.