Heroldo de Lexus: tria numero virtuale, nur unu reale

HeKo 663 5-B, 2 nov 17

Verŝajne la dekunua monato de 2017 fine liveros la paperan eldonon de la dua numero de “Heroldo de Esperanto”, produktata kaj administrata de Lexus en Brazilo. Intertempe enretiĝis la tria numero, kiu enhavas dek du paĝojn same kiel la antaŭaj (do nur duonon de la promesitaj komence de la jaro), plus kvarpaĝan beletran suplementon “Spegulo”.

Estos pli facile sendi ion al Ĉaŭdefono

HeKo 662 8-C, 26 okt 17

La diversaj poŝtfakaj adresoj de Kooperativo de Literatura Foiro, Kultura Centro Esperantista, Pro Esperanto, Esperanta PEN-Centro, Feminisma Esperanta Movado, Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, Kortumo de la Esperanta Civito kuniĝos en unu, ekde Novjartago 2018:

(nomo de la establo)
Esperanto-Domo
Postiers 27 — CP 311
CH-2301 La Chaux-de-Fonds

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.