Renovigado de apartamento en la domo de KCE

HeKo 678 2-C, 25 apr 18

La malgranda apartamento Feria, sur la dua etaĝo de la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, estis komplete renovigita zorge de fondumo Pro Esperanto kiel regio, dum aprilo 2018. La renovigo inkluzivis la kompletan ŝanĝon de la pargeto en la dormoĉambro kaj diversajn riparojn.

La apartamento estas rezervita al luado fare de eksteraj gastoj, kadre de la asocio “Neŭŝatela Turismo”.

Por la projekto kontribuis tri volontuloj, el Pollando, Hungario kaj Svislando. Du el ili aktivas ankaŭ kadre de Civila Esperanta Servo, sed ili ĉiuj kunlaboris laŭ rekta interkonsento kun Kultura Centro Esperantista.

KCE ne antaŭvidas plian domflegadon dum ĉi tiu jaro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.