La maja "Heroldo" de KCE estas presata

HeKo 678 8-B, 7 maj 18

“Heroldo de Esperanto” aperadas tute akurate kiel organo de Kultura Centro Esperantista: la numero 2284 (5:2018) estas presata. Ĝi enhavas interesajn raportojn de c-ano Carlos Spinola pri la indonezia esperantistaro, de c-ano Hilary Chapman pri brita kaj tutkelta kongresoj, de c-ano Ŝaban Abasi pri Islama Esperanta Klubo.
Artikoloj estas dediĉitaj al la kresko de Ĉaŭdefono kiel kultura ĉefurbo en Esperantio, kaj specife al la aktiveco de KCE en aprilo. Tamen ankaŭ Slovenio ricevas atenton, pro la prezento de verko fare de c-ano Vinko Oŝlak kaj la kontakto inter c-ano Giorgio Silfer kaj la Nobel-laŭreato Ŝirin Ebadi, favora al esperanto.
HdE atentas ankaŭ pri la krizo de UEA kaj aliaj aktualaĵoj en la esperanto-mondo.
La gazeton posedas, eldonas kaj administras KCE en Svislando kaj Bulgario. La jarkolekto 2017 estas eldonenda de la entrepreno Lexus en Brazilo. Pri ties malfruo responsas nur Lexus. HdE ne ricevas abonojn, sed akceptas donacojn. Bonvolu skribi al <kce ĉe esperantio.net>.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.